[Version Française] [English version]
Copyright (C) 1996, 2002-2004 Emmanuel Debanne
(emmanuel a debanne . net)
Tiu programo estas eldonata laux la GNUa Gxenerala
Publika Permesilo. Gxi uzas la bibliotekon FLTK (www.fltk.org).
Glito estas eksplorilo de la fraktaloj nomataj IFS (de la angla Iterated Function System). Glito ebligas la konstruon mane aux hazarde de tiuj fraktaloj kaj la tuja vido de la fraktalo kiu rezultas de la interago. Kelkaj animacioj estas proponataj. La rezulto (cxu nur bildo cxu animacio) estas registrebla.
Kiam lancxita, Glito provas legi la dosieron "param.xml". Se tiu cxi dosiero ne ekzistas, aprioraj parametroj estas uzataj.
Parametroj estas modifeblaj en Dosiero->Modifi_parametrojn, legeblaj de dosiero danke al Dosiero->Legi_parametrojn kaj registreblaj danke al Dosiero->Registri_Parametrojn.
Jen la listo de la parametroj modifeblaj en Dosiero->Parametroj.
Cxiuj la parametroj jxus prezentitaj estas registreblaj en dosiero danke al Dosiero->Registri_Parametrojn.
Oni sxangxas de regximo de vido (skemo kaj antauxvido aux grandigita vido) per la menuo aux la klavo 'b'.
La bildoj de la fraktaloj estas registreblaj lax la datenstrukturoj PNGa, PGMa aux BMPa (unubite aux okbite).
Helpo->Dokumento por vidi cxi tiu dosiero.
Helpo->Prezenta_Animacio lancxas hazardan prezenton.
Rivoluo,
proksimigxo kaj transformo al nova skeleto okazas dum la
ciklo. Lineara, sinusoida kaj julialineara cikloj sin sekvas.
Helpo->Pri: versio kaj kopirajto de la programo.
Kun tiu regximo, la skeleto estas modifebla per la muso kaj la klavaro. La fraktalo kiu rezultat estas montrata samtempe.
Funkcio de IFSa fraktalo estas dudimensia afina funkcio. Oni
skribas gxin:
Xn+1 = x1 Xn
+ x2 Yn + xc
Yn+1 = y1 Xn
+ y2 Yn + yc
Tia funkcio estas figurata per paralelogramo de centro la punkto (xc, yc) kaj kies du sinsekvaj strekoj estas la vektoroj V1 = (x1, y1) kaj V2 = (x2,y2).
Skeleto konsistas en kvanto n de tiaj funkcioj (la IFSo) kaj de unu funkcio uzata por difini la videblan parton de la fraktalo.
Selektata funkcio estas rugxa kaj flava krom la kadranta funkcio
kiu estas rugxa kaj blanka por distingi gxin.
Premu la klavojn 'v' (aux "sago maldekstren") kaj 'n' (aux
"sago dekstren") por selekti la antauxan aux postan funkcion.
Du regximoj de funkciado ekzistas por la muso. La unua regximo (rot/dil ne markita) servas por translacii paralelogramon aux modifi la vektorojn V1 aux V2. La dua regximo servas por rotacii kaj grandigi aux malgrandigi paralelogramon.
Alklaku la spacetan klavon aux la menuan butonon por sxangxi la musa regximo.
La valoroj xc kaj yc de funkcio estas modifataj per premado de la maldekstra musklavo kaj movado de la muso samtempe. La centro de la paralelogramo sekvas la musmontrilon.
La valoroj x1 kaj y1 (vektoro V1) aux x2 kaj y2 (vektoro V2) estas modifeblaj per premado de la dekstra musklavo. La ekstremajxo de la vektoroj V1 kaj V2 kiu estas la plej proksima de la musmontrilo difinas la modifotan vektoron. La formo de la centro de paralelogramo indikas la ordon de la vektoroj V1 kaj V2 (+ aux - laux la pozitiveco aux negativeco de la sinuso de la angulo (V1,V2)).
Alklaku la mezan musklavon (aux ambaux musklavoj) por modifi nur unu vektoron. La dua vektoro ne movas.
Por rotacii (respektive modifi dimensie) paralelogramon, alklaku la maldekstran (respektive dekstran) musklavon. Tiuj transformoj movas la punkton formitan de ekstremajxojn de la vektoroj V1 kaj V2. Rotacio kaj homotetio povas okazi samtempe per premado de la meza musklavo (aux de maldekstra kaj dekstra musklavoj). La punkto sekvas la musan movon.
Jen resumo de la eblaj agoj kun la muso. La valoroj modifataj estas indikataj per rektaj krampoj:
Regximo | Maldekstra musklavo | Dekstra musklavo | Meza musklavo (aux maldekstra + dekstra) |
normala | translacio [xc,yc] | V1 [x1,y1] aux V2 [x2,y2] | V1 kaj centro [x1,y1,xc,yc] aux V2 kaj centro [x2,y2,xc,yc] |
Rot/Hom | rotacio [x1,y1,x2,y2] | homotetio [x1,y1,x2,y2] | rotacio kaj homotetio |
Premu la klavoj "sago supren" kaj "sago malsupren" por rotacii la paralelogramon je angulo "Angulo de rotacio".
La menuo "Funkcio" kaj la klavfunkcioj CTRL+X,C,V utilas por forpreni, kopii kaj aldoni funkcion.
Paralelogramo estas kvadratigebla per Funkcion->Kvadratigi aux klavo 's'.
Por sxangxi la specon de fraktalo, selektu Funkcio->Lineara, Funkcio->Sinusoida aux Funkcio->Julia. La skalo de la skema adaptigxas auxtomate.
Alklaku Skeleto->Nova por krei novan fraktalon. Kelkaj famaj fraktaloj estas konstruebla per selekto de kvadrata numbro de funkcioj (4 aux 9) kaj poste per forpreno de kelkaj funkcioj (Funkcio->Forpreni).
Skeleto->Hazarde (klavo 'h') modifas hazarde la valoroj de la funkcio. Uzebla kun la skema antauxvido kaj la grandigita vido.
La skeletoj estas registreblaj kaj legeblaj en facile komprenebla teksto per Skeleto->Registri_skeleton kaj Skeleto->Legi. Ili estas uzeblaj per la programo "Fractint" danke al Skeleto->Registri_skeleton_Fractint-e. Atentu: ambaux malsamaj dosieraj struktoroj havas la saman sufixkon ".ifs".
Skeleto->Dimensio kalkulas la Hausdorff-an dimension de la fraktalo.
La skeletoj estas rapide registreblaj por tempeto. Kvar memoroj ekzistas. Por registri la skelekton, selektu Skelekto->Enigi_memoron_X aux premu la klavojn '5', '6', '7' aux '8'. Por eligi jam registritan skeleton, selektu Skeleton->Eligi_memoron_X aux premu la klavojn '1', '2', '3' aux '4'.
Por proksmigxi de la selektata funkcio.
Por transformi la skeleton de la memoro 1 en la skeleton de la memoro 2 kaj reiri al la skeleton de la memoro 1.
La selektata funkcio estas rotaciata por cxiu nova bildo de la animacio per angulo kiu valoras PI/(kvanto da bildoj po ciklo).
La klavfunkcioj de Glito (ekster CTRL-xxx) estas :
'ESC' eskapo | La komputado pauxzas.
Repremu ESC por dauxrigi le komputadon. |
'b' | Skema vido aux grandigita vido alterne. |
'Espace' | Sxangas la regximon de la muso. |
'v' et 'n' | Selektas la antauxax aux postan funkcion. |
'F1' | Montras tiu dokumento. |
'z' | Lancxas la animacion "proksimigxo". |
't' | Lancxas la animacion "transformo". |
'r' | Lancxas la animacion "rivoluo". |
's' | Kvadratigas paralelogramon. |
1, 2, 3 ou 4 | Eligas la skeleton el la memoro 1, 2, 3 aux 4 |
5, 6, 7 ou 8 | Enigas la skeleton en la memoro 1, 2, 3 aux 4 |
Glito is free software; you can redistribute it and/or modify it under the terms of the GNU General Public License as published by the Free Software Foundation; either version 2 of the License, or (at your option) any later version.
Glito is distributed in the hope that it will be useful, but WITHOUT ANY WARRANTY; without even the implied warranty of MERCHANTABILITY or FITNESS FOR A PARTICULAR PURPOSE. See the GNU General Public License for more details.
You should have received a copy of the GNU General Public License along with Glito (named COPYING); if not, write to the Free Software Foundation, Inc., 59 Temple Place, Suite 330, Boston, MA 02111-1307 USA